Player FMアプリでオフラインにしPlayer FMう!
Internacia Astronaŭtika Kongreso 2027 en Pollando
Manage episode 456001871 series 88957
Dum la nunjara Internacia Astronaŭtika Kongreso IAC Pollando estis elektita mastro de ĝia eldono en 2027. Ĉi tiun plej grandan branĉan eventon gastigos Poznano. Ĝia gvidtemo estos „One Space. Shared Future” – „Unu spaco. Komuna estonteco”.
La unua parto ligas al la fakto, ke la kosmo estas komuna spaco por ĉiuj homoj kaj la kongreso estas spaco, en kiu okazas kunlaboro kaj kiu akcelas dialogon. La alia segmento de la kongresa devizo reliefigas tion, ke la kosmo ludos ĉiam pli grandan signifon en la ekonomia evoluo de multaj landoj.
La elekto de Pollando okazis dum la lasta tago de la nunjara kongreso en Milano kaj la voĉdonadon partoprenis ĝiaj 500 partoprenantoj, ĉiuj kosmaj agentejoj, altlernejoj kaj firmaoj, krome eksterregistaraj organizoj funkciantaj en la kosma sektoro. Pollando en la kandidatiga procedo krom subteno de la pola registaro akiris la subtenon de la Eŭropa Kosma Agentejo, Kosma Agentejo de la Unio EUSPA. Polan kandidatecon subtenis ne nur landoj de la centra-orienta Euopo, sed ankaŭ reprezentantoj de tiaj landoj kiel Aŭstralio, Brazilo, Kanado, Japonio aŭ Barato.
La unua eldono de IAC okazis en 1950 en Parizo kaj ekde tiam ĝi okazas ĉiujare en malsamaj landoj. Pollando jam gastigis ĝin antaŭ 60 jaroj en 1964. IAC estas evento kun la plej granda rekono de la monda kosma sektoro logante ĉiujare eĉ 10 mil partoprenantojn inkluzive de ministroj kaj parlamentanoj el la tuta mondo, inkluzive de estroj de la kosmaj agentejoj kaj kosmaj firmaoj, sciencistoj.
La plej proksimaj kongresoj de IAC okazos en Sidnejo, Aŭstralio en la venonta jaro kaj en Antalya, Turkio en 2026.
El la elsendo 15.12.2024. Legas Maciek – 02′ 09″
https://pola-retradio.org/wp-content/uploads/2024/12/w_mj_Astronaitika-kongreso-2027-en-Varsovio_0209.mp3930 つのエピソード

すべてのエピソード
×プレーヤーFMへようこそ!
Player FMは今からすぐに楽しめるために高品質のポッドキャストをウェブでスキャンしています。 これは最高のポッドキャストアプリで、Android、iPhone、そしてWebで動作します。 全ての端末で購読を同期するためにサインアップしてください。