E_elsendo el la 15.11.2024
Manage episode 450363043 series 1927623
En la 1360-a E_elsendo el la 15.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la hodiaŭa programo ni gastigas antaŭmikrofone profesorinon Sabine Fiedler, kiu ĉi-foje kiel la prezidanto de GIL – Societo pri Interlingvistiko informas nin pri ĝia agado kaj ĝia nunjara konferenco en novembro. Ni krome ekscias pri ŝia rete konsultebla libro “Esperanto – Lingua Franca and Language Community” kiun ŝi kunaŭtoras kun Cyril Brosch.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la nuna demografia situacio en Pollando kaj enketo elmontranta, kiu faktoro bremas la decidon havi infanojn; pri tio, ke Pollando apartenas al la plej grandaj eksportantoj de kukurboj en la Unio.
• Sekve ni prezentas la laŭreatojn de la 8-a Tradukonkurso “Lucija Borčić” organizita de Kroata Esperantista Unuiĝo.
• Kadre de la kutima sciencbultena rubriko ni informas mallonge pri la finiĝinta lastdimanĉe KAEST, Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 2024 en Žilina. Ni atentigas pri restantaj 10 tagoj por aliĝi al Konkurso por junaj Sciencistoj kaj Universitatanoj – KonSciU: http://tinyurl.com/konsciu24.
• Hodiaŭ Manno Montanna kantas fragmente la E-version de la portugallingva kanto “Haveno Soleco”.
• La interreta foto de KAEM-teamo prezentas scenon pri interprelega babilado de kelkaj partoprenantoj de la konferenco en Žilina.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
36 つのエピソード